Duontaga Ekskurso: Gradara, urbo de Amo

 


Mezepoka Vilaĝeto proksima al la maro, kun belega vidaĵo de la montetoj ĉirkaŭantaj ĝis la Apeninoj – jen mallonga prezentado de Gradara, celo de la duontaga Ekskurso de IJF2019.
Gradara estas konata kiel unu el la plej belaj vilaĝetoj de Italujo (laŭ la asocio borghitalia.com kaj la itala Touring Group, kiu donis al ĝi la oranĝan flagon en 2004), ĉefe dank al la historia kaj belega “Rocca malatestiana” (Fortreso Malatesta, el la nomo de la iutempe reĝanta familio) kaj la longega murzono.
De la altaj muroj, la sprihaltiga vidaĵo de la romanja marbordo sentigos nin kvazaŭ en mezepoko, kiam vivis Paolo kaj Francesca, ĉefroruloj de la fama amrakonto, kiu ankaŭ Dante Alighieri rakontis en la Dia Komedio.
La olivarba ĝardeno, la promenado de enamiĝintoj, la kastelo… vi ja kontentigos vian koron, kaj se vi amas iun, kaj se vi ankoraŭ serĉantas la ĝustan personon.

 

Tuttaga Ekskurso: San Leo kaj Sant’Arcangelo


Urbo de kasteloj, ŝtonoj, preĝejoj…kaj magio!
San Leo troviĝas en la koro de Montefeltro, en perfekta pozicio por konstrui kastelon: la belega samnoma Turo.
Ĉu vi jam aŭdis la historion de Giuseppe Giovanni Balsamo, kiu plej famas sub la nomo de “Grafo de Cagliostro”
Framasono, sorĉisto, alkemiisto kaj kuracisto, Cagliostro estis unu el la plej facetitaj personoj de la IX-a jarcento, kiam li kutimis moviĝi de iu eŭropa kortego al la alian, ĝis kiam siaj trompoj kostis al li lia libereco, kaj enkarceriĝis ene de la turo por la resto de sia vivo.

Kio restas de li nun?
Amaso da legendoj, notoj kun strangaj formuloj kaj receptoj, verŝajne multaj kaŝitaj trezoroj (fruktoj de liaj trompoj) kaj liaj ostoj, porĉiam en la keloj de la Turo.
Se magio ne sufiĉas al vi, kio pri arto, kulturo, historio kaj tradicioj por plui vian tuttagan ekskurson?

 

 

Sant’Arcangelo estas provinca urbo, tamen en neniu alia provinca urbo tiom malgranda naskiĝis tiom multaj historiaj roluloj (eĉ Papoj!).
La historia urbocentro, freŝe rekonstruita, estas nun plej vigla ol iam ajn…ĉefe se vi amas italajn bongustaĵojn!