REGIONO EMILIO-ROMANJO

La gastiganta regiono de la ĉi-jara IJF estas Emilio-Romanjo , kiu estas unio de la du regionoj Emilio kaj Romanjo, distingeblaj pro la malsimiletaj kulturoj, provincoj kaj geografiaj lokoj.
Ĉefe, Romanjo estas tiu parto de la regiono kiu komprenas la provincojn de Ravenna, Forlì-Cesena, Rimini kaj parton de la ĉirkaŭaĵoj de Bologna. Historie, kiel ties nomo indikas, Romanjo estis parto de la Romia-Bizanca (poste: Papa Ŝtato) provinco, kontraŭe Emilio estis Longobarda.

La subdivido inter Emilio kaj Romanjo estas ankaŭ helpata de fizikaj elementoj de la teritorio, kiel ekz. riveroj, montaraj firstolinioj kaj oriente per la Adriatika maro kiu banas la famegajn plaĝojn, kiujn ĉiu amuziĝamanta feriemulo tre bone konas.

La samtempa ĉeesto kaj de Romanja Papa Ŝtato kaj de komunuma-duka Emilio portis al jarcentaj sangaj militoj inter la du partioj (respektive) gelfoj kaj Gibelinoj kiuj pluokazis ĝis la unuiĝo de Italujo.
Meze de la konfliktoj, naskiĝis la plej grava verko de itala literaturo: La Dia Komedio de la florenca Poeto Dante Alighieri.
Dante, kiu estis gelfo en gibelina Florenco, estis kondamnita al ekzilo kaj skribis la tutan Komedion en Romanjo, ĝis sia morto en Ravenna, urbo kiu ejas liajn restaĵojn.
La Dia Komedio estas ankaŭ la unua literatura teksto en kiu Romanjo estis nomata.

RIMINI KAJ VISERBELLA

Viserbella estas ĉemara kvartalo de la komunumo de Rimini, ĉefurbo de la samnoma provinco.
La urbo de Rimini havas nerompeblan raporton kun la konceptoj de “somero” kaj “diboĉado”, kiel elmontrite de la impresa numero de turistoj, kiuj ĉiujare populigas ties plaĝoj (verdire, ĝuste en Rimini naskiĝis la unua itala banejo en 1843…nun estas 250 en Rimino mem).
Se dancoj ĝis la nokto nokto fin’ kaj bongustaĵoj ne sufiĉas por vi, estas la tuta kultura flanko de la urbo por esplori: la malgranda urbo de Rimini enhavas en siaj muroj pli ol 2000 jarojn je arto kaj historio, el romiaj blankaj monumentoj al teatraj arkitekturoj de 1800, tra Ĝiottaj pentrolernejoj de la kvara jarcento.

Nu… IJF 2019 pretas por kontentiĝi ĉiujn partoprenontoj! Memoru tamen la kutiman proverbon: aliĝu nun, ĝuu nun – aliĝu poste, ploru poste!